< ՅԱՅՏՆՈՒԹԻՒՆ ՅՈՎՀԱՆՆՈՒ 20 >

1 Յետոյ տեսայ հրեշտակ մը՝ որ կ՚իջնէր երկինքէն. իր ձեռքին մէջ ունէր անդունդի բանալին եւ մեծ շղթայ մը: (Abyssos g12)
Kaj mi vidis anĝelon malsuprenirantan el la ĉielo, havantan la ŝlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano. (Abyssos g12)
2 Ան բռնեց վիշապը, այն նախկին օձը՝ որ Չարախօսն ու Սատանան է, եւ կապեց զայն հազար տարի:
Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj,
3 Անդունդը նետեց զայն, գոցեց ու կնիք դրաւ անոր վրայ, որպէսզի ա՛լ չմոլորեցնէ ազգերը՝ մինչեւ որ աւարտի հազար տարին: Անկէ ետք՝ ան պէտք է արձակուի կարճ ժամանակուան մը համար: (Abyssos g12)
kaj ĵetis lin en la abismon kaj fermis ĝin kaj sigelis ĝin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, ĝis finiĝos la mil jaroj; post tio li devos esti malligita por kelka tempo. (Abyssos g12)
4 Տեսայ նաեւ գահեր, որոնց վրայ բազմեցան, եւ անո՛նց տրուեցաւ դատավարութիւնը: Տեսայ նաեւ Յիսուսի վկայութեան համար ու Աստուծոյ խօսքին համար գլխատուածներուն անձերը: Անոնք չերկրպագեցին գազանին, ո՛չ ալ անոր պատկերին. չընդունեցին անոր դրոշմը իրենց ճակատին կամ իրենց ձեռքին վրայ: Ուստի ապրեցան ու հազար տարի թագաւորեցին Քրիստոսի հետ:
Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj juĝo estis donita al ili; kaj mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn, kiuj ne adorkliniĝis al la besto, nek al ĝia bildo, kaj ne ricevis la markon sur sia frunto kaj sur sia mano; kaj ili vivis, kaj ili reĝis kun Kristo mil jarojn.
5 Միւս մեռելները չվերապրեցան մինչեւ որ աւարտեցաւ հազար տարին: Ա՛յս է առաջին յարութիւնը:
La ceteraj mortintoj ne vivis, ĝis finiĝos la mil jaroj. Tio estas la unua releviĝo.
6 Երանելի՜ եւ սո՜ւրբ են անոնք՝ որ բաժին ունին՝՝ առաջին յարութեան մէջ: Երկրորդ մահը իշխանութիւն չունի ասոնց վրայ. հապա անոնք պիտի ըլլան Աստուծոյ ու Քրիստոսի քահանաները, եւ հազար տարի պիտի թագաւորեն անոր հետ:
Feliĉa kaj sankta estas la partoprenanto en la unua releviĝo; super tiuj la dua morto havas nenian aŭtoritaton; sed ili estos pastroj de Dio kaj de Kristo, kaj reĝos kun li mil jarojn.
7 Երբ հազար տարին աւարտի, Սատանան պիտի արձակուի իր բանտէն, դուրս պիտի ելլէ ու մոլորեցնէ երկրին չորս անկիւնները եղող ազգերը, Գոգը եւ Մագոգը, որպէսզի հաւաքէ զանոնք պատերազմելու. անոնց թիւը ծովու աւազին չափ է:
Kaj kiam finiĝos la mil jaroj, Satano estos ellasita el sia malliberejo,
8 Անոնք բարձրացան երկրի լայնութեան վրայ, ու շրջապատեցին սուրբերուն բանակավայրը եւ սիրելի քաղաքը:
kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro.
9 Սակայն երկինքէն՝ Աստուծմէ կրակ իջաւ ու լափեց զանոնք:
Kaj ili supreniris laŭlarĝe de la tero kaj ĉirkaŭis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la ĉielo, kaj ekstermis ilin.
10 Իսկ Չարախօսը՝ որ մոլորեցուց զանոնք, նետուեցաւ կրակի եւ ծծումբի լիճին մէջ: Հո՛ն էին գազանն ու սուտ մարգարէն, եւ պիտի տանջուին ցերեկ ու գիշեր՝ դարէ դար՝՝: (aiōn g165, Limnē Pyr g3041 g4442)
Kaj la diablo, kiu trompis ilin, estis ĵetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie troviĝas la besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj nokte por ĉiam kaj eterne. (aiōn g165, Limnē Pyr g3041 g4442)
11 Յետոյ տեսայ մեծ, ճերմակ գահ մը, եւ անոր վրայ բազմողը, որուն երեսէն երկիրն ու երկինքը փախան եւ տեղ չգտնուեցաւ անոնց:
Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur ĝi, antaŭ kies vizaĝo forflugis la tero kaj la ĉielo; kaj ne troviĝis loko por ili.
12 Տեսայ նաեւ մեռելները, պզտիկ ու մեծ, որոնք կայնած էին Աստուծոյ առջեւ: Գիրքերը բացուեցան. բացուեցաւ նաեւ ուրիշ գիրք մը՝ որ կեանքի գիրքն է. ու մեռելները դատուեցան գիրքերուն մէջ գրուածներուն համաձայն, իրենց արարքներուն համեմատ:
Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj malgrandajn, starantajn antaŭ la trono; kaj libroj estis malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro de vivo; kaj la mortintoj estis juĝataj el la skribitaĵoj en la libroj, laŭ siaj faroj.
13 Ծովը տուաւ իր մէջ եղող մեռելները, եւ մահն ու դժոխքը տուին իրենց մէջ եղող մեռելները. եւ անոնք դատուեցան, իւրաքանչիւրը՝ իր արարքներուն համեմատ: (Hadēs g86)
Kaj la maro liveris la mortintojn, kiuj estis en ĝi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj ĉiu estis juĝata laŭ siaj faroj. (Hadēs g86)
14 Մահն ու դժոխքը նետուեցան կրակի լիճին մէջ. ա՛յս է երկրորդ մահը: (Hadēs g86, Limnē Pyr g3041 g4442)
Kaj la morto kaj Hades estis ĵetitaj en la fajran lagon. Tio estas la dua morto — la fajra lago. (Hadēs g86, Limnē Pyr g3041 g4442)
15 Ո՛վ որ կեանքի գիրքին մէջ արձանագրուած չգտնուեցաւ՝ նետուեցաւ կրակի լիճին մէջ: (Limnē Pyr g3041 g4442)
Kaj se iu ne troviĝis skribita en la libro de vivo, tiu estis ĵetita en la fajran lagon. (Limnē Pyr g3041 g4442)

< ՅԱՅՏՆՈՒԹԻՒՆ ՅՈՎՀԱՆՆՈՒ 20 >