< اَلْمَزَامِيرُ 29 >

مَزْمُورٌ لِدَاوُدَ قَدِّمُوا لِلرَّبِّ يَا أَبْنَاءَ ٱللهِ، قَدِّمُوا لِلرَّبِّ مَجْدًا وَعِزًّا. ١ 1
Psalmo de David. Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, Tributu al la Eternulo honoron kaj forton.
قَدِّمُوا لِلرَّبِّ مَجْدَ ٱسْمِهِ. ٱسْجُدُوا لِلرَّبِّ فِي زِينَةٍ مُقَدَّسَةٍ. ٢ 2
Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Kliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo.
صَوْتُ ٱلرَّبِّ عَلَى ٱلْمِيَاهِ. إِلَهُ ٱلْمَجْدِ أَرْعَدَ. ٱلرَّبُّ فَوْقَ ٱلْمِيَاهِ ٱلْكَثِيرَةِ. ٣ 3
La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj; La Dio de gloro tondras, La Eternulo super grandaj akvoj.
صَوْتُ ٱلرَّبِّ بِٱلْقُوَّةِ. صَوْتُ ٱلرَّبِّ بِٱلْجَلَالِ. ٤ 4
La voĉo de la Eternulo iras kun forto, La voĉo de la Eternulo iras kun majesto.
صَوْتُ ٱلرَّبِّ مُكَسِّرُ ٱلْأَرْزِ، وَيُكَسِّرُ ٱلرَّبُّ أَرْزَ لُبْنَانَ ٥ 5
La voĉo de la Eternulo rompas cedrojn, La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.
وَيُمْرِحُهَا مِثْلَ عِجْلٍ. لُبْنَانَ وَسِرْيُونَ مِثْلَ فَرِيرِ ٱلْبَقَرِ ٱلْوَحْشِيِّ. ٦ 6
Li saltigas ilin kiel bovidon, Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon.
صَوْتُ ٱلرَّبِّ يَقْدَحُ لُهُبَ نَارٍ. ٧ 7
La voĉo de la Eternulo elhakas fajran flamon.
صَوْتُ ٱلرَّبِّ يُزَلْزِلُ ٱلْبَرِّيَّةَ. يُزَلْزِلُ ٱلرَّبُّ بَرِيَّةَ قَادِشَ. ٨ 8
La voĉo de la Eternulo skuas dezerton, La Eternulo skuas la dezerton Kadeŝ.
صَوْتُ ٱلرَّبِّ يُوَلِّدُ ٱلْإِيَّلَ، وَيَكْشِفُ ٱلْوُعُورَ، وَفِي هَيْكَلِهِ ٱلْكُلُّ قَائِلٌ: «مَجْدٌ». ٩ 9
La voĉo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn; Kaj en Lia templo ĉio parolas pri Lia gloro.
ٱلرَّبُّ بِٱلطُّوفَانِ جَلَسَ، وَيَجْلِسُ ٱلرَّبُّ مَلِكًا إِلَى ٱلْأَبَدِ. ١٠ 10
La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, La Eternulo restos Reĝo eterne.
ٱلرَّبُّ يُعْطِي عِزًّا لِشَعْبِهِ. ٱلرَّبُّ يُبَارِكُ شَعْبَهُ بِٱلسَّلَامِ. ١١ 11
La Eternulo donos forton al Sia popolo, La Eternulo benos Sian popolon per paco.

< اَلْمَزَامِيرُ 29 >